1 00:00:02,490 --> 00:00:05,190 REVENO DE OLIMPO 2 00:01:46,810 --> 00:01:51,500 Forlasu min sur la teron, patro de dioj. 3 00:01:52,410 --> 00:01:57,170 — Al mi komencis enui... — Por kio vi bezonas tion, 4 00:01:57,270 --> 00:02:02,400 — ...filo mia? — Mi volas rememori, kiel mi estis homo. 5 00:02:02,610 --> 00:02:06,130 Vi estas aligita al la dioj, Heraklo. 6 00:02:06,130 --> 00:02:10,449 Via loko estas ĉi tie, sur Olimpo. 7 00:02:10,810 --> 00:02:16,000 Almenaŭ por eta tempo... Mi volas eksenti teron subpiede, 8 00:02:16,170 --> 00:02:19,950 Ĉifi perfingre kulmon de ĉevoja herbo... 9 00:02:19,950 --> 00:02:22,900 Plebaj kutimoj! 10 00:02:23,020 --> 00:02:27,300 Ĝis sunleviĝo! 11 00:02:49,730 --> 00:02:54,750 Vi en ĉio pretas cedi al la filo de osteca Alkmeno! 12 00:02:54,900 --> 00:02:58,420 Mi jam delonge konjektas!... 13 00:03:47,150 --> 00:03:49,290 Estu sana! 14 00:03:51,980 --> 00:03:53,730 Ĉu vi vidas? 15 00:03:53,970 --> 00:03:57,780 Ili memoras... Ne forgesis. 16 00:03:59,730 --> 00:04:05,110 Kiel viva!... Vere — dio! 17 00:04:06,070 --> 00:04:10,110 Rigardu — miaj laboroj. 18 00:04:10,390 --> 00:04:15,110 Ĉiuj dekdu. Bravaj estas la pentristoj! 19 00:04:15,950 --> 00:04:19,010 Ili bildigis ĝuste. 20 00:04:29,220 --> 00:04:33,920 Eŭristeo, mia parenco... 21 00:04:35,230 --> 00:04:41,710 Aĉulo! Kiom da jaroj mi streĉis min por vi! 22 00:04:41,950 --> 00:04:46,000 — Volo de la dioj... — Kio estas ĉi tio? 23 00:04:46,480 --> 00:04:50,560 — Mi ne staris surgenue! — Kion vi faris? 24 00:04:50,560 --> 00:04:54,590 Vi forstrekis la plej bonan vian heroaĵon. 25 00:04:57,640 --> 00:04:59,590 Tio ne estis! 26 00:05:00,130 --> 00:05:04,960 Ĉu vere ne estis? Rememoru pli bone... 27 00:05:05,130 --> 00:05:10,970 La oraj pomoj el la magia ĝardeno de Hesperidinoj. 28 00:05:11,090 --> 00:05:17,470 La vojo al ili estas longa kaj neniu scias, kie ĝi iras. 29 00:05:19,970 --> 00:05:22,470 Nimfoj! 30 00:05:23,380 --> 00:05:25,460 Nimfnjoj! 31 00:05:25,710 --> 00:05:29,480 Kiel trafi la magian ĝardenon de Hesperidinoj? 32 00:05:29,510 --> 00:05:35,410 Ĉe la blua okeano, ŝanĝema kiel serpento, 33 00:05:36,000 --> 00:05:43,480 Loĝas ekde fora tempo mara maljunulo Nereo. 34 00:05:44,090 --> 00:05:49,520 Li povas vin helpi, sed sciu unu sekreton: 35 00:05:50,170 --> 00:05:56,160 Tenu lin forte, ĝis li respondos. 36 00:06:11,530 --> 00:06:16,250 Ĉu estas strato ĉi tie? Oni ne ebligas ripozi... 37 00:06:33,410 --> 00:06:36,970 Ni, vi devis tuj diri, ke vi ne timos. 38 00:06:37,690 --> 00:06:42,450 Vi lacigegis la maljunulon. Ĉu, viaopinie, tio facilas en mia aĝo? 39 00:06:42,810 --> 00:06:47,890 — Kion vi bezonas de mi? — Kiel trovi vojon al la ĝardeno de Hesperidinoj? 40 00:06:48,940 --> 00:06:54,990 Ĉu nur tion? Kaj kiom da klopodoj estis... 41 00:06:55,590 --> 00:06:58,750 Nu, aŭskultu atente. 42 00:07:26,520 --> 00:07:30,770 Kiel mi povas servi al vi, granda Atlaso? 43 00:07:31,040 --> 00:07:35,950 Kiu vi estas? Ŝajne, vin sendis la dioj. 44 00:07:36,080 --> 00:07:40,610 Mi estas Heraklo! Mi serĉas vojon en la ĝardenon de Hesperidinoj 45 00:07:40,830 --> 00:07:47,010 Por ke obteni tri orajn pomojn por mia kuzo, reĝo Eŭristeo! 46 00:07:47,250 --> 00:07:52,710 Ĉu nur tion? Mi alportus ilin al vi momente, 47 00:07:53,110 --> 00:07:56,350 Se mi ne devus teni la ĉielon. 48 00:07:56,620 --> 00:07:59,780 Do, vi metu ĝin sur ĉi tiun montopikon! 49 00:07:59,780 --> 00:08:03,380 Ĝi ne sufiĉe altas por tio. 50 00:08:03,690 --> 00:08:08,600 Se vi ekstarus sur ĝin kaj levus la manojn... 51 00:08:08,700 --> 00:08:14,890 — Vi, kiel mi vidas, estas ne lasta fortulo. — Kaj ĉu la ĉielo tre pezas? 52 00:08:15,050 --> 00:08:19,300 Vi eltenos... Nu, decidu. 53 00:08:21,750 --> 00:08:24,910 Aŭ vi malkuraĝas? 54 00:08:29,790 --> 00:08:33,030 Ĉu vi tenas? 55 00:08:33,440 --> 00:08:37,549 — Hastu!... — Mi kuras! Ne maltrankvilu, 56 00:08:37,549 --> 00:08:40,570 La pomoj estos viaj! 57 00:08:50,170 --> 00:08:54,530 — Vi donas tro multe da libero al li! — Ne koleru. 58 00:08:54,780 --> 00:08:59,870 Li revenos kaj ĉio estos en ordo. 59 00:09:00,010 --> 00:09:03,900 Ĉu vi pensas, ke Heraklo estas via filo? 60 00:09:03,900 --> 00:09:06,820 Li ne similas vin. 61 00:09:07,150 --> 00:09:12,840 — Por kio vi faris lin dio? — Ĉar kiel homo 62 00:09:13,230 --> 00:09:16,480 Li estas pli danĝera. 63 00:09:29,050 --> 00:09:33,030 — Hastu! Hastu! — Mi obtenis! 64 00:09:33,160 --> 00:09:39,240 Jen estas ili, la pomoj de sano kaj eterna juneco! 65 00:09:42,480 --> 00:09:44,240 Kiel bonas! 66 00:09:44,240 --> 00:09:50,760 Bonegas! Mi ŝatas, kiam al ĉiuj bonas! 67 00:09:51,200 --> 00:09:52,970 Adiaŭ. 68 00:09:53,100 --> 00:09:58,360 — Kien vi? — Mi mem portos ilin al via kuzo. 69 00:09:58,890 --> 00:10:04,410 — Kaj mi? — Iu ja devas teni la ĉielon... 70 00:10:04,780 --> 00:10:09,690 Haltu! Vi pravas. Al ĉiuj estu bone. 71 00:10:09,860 --> 00:10:14,980 Tamen se mi havus la leonan felon sur la ŝultroj, 72 00:10:15,050 --> 00:10:21,030 — ...do por mi pli facilus teni! — Ĉu vi eksentis la pezon? 73 00:10:21,660 --> 00:10:26,030 — Nu, aranĝu vin. — Tenu. 74 00:10:32,060 --> 00:10:34,690 Mi dankas vin pro la pomoj! 75 00:10:34,840 --> 00:10:37,550 Trompulo! 76 00:10:39,270 --> 00:10:43,300 Vi unua volis trompi min. Adiaŭ! 77 00:10:43,710 --> 00:10:47,100 Por mi ne konvenas via tenaĵo! 78 00:10:53,360 --> 00:10:56,310 Brave! Brave! 79 00:10:56,800 --> 00:11:01,480 Tio ja estis, estis — kial vi rifuzas? 80 00:11:01,710 --> 00:11:07,040 Por kiu mi faris ĉion ĉi tion? Por kiu? 81 00:11:07,350 --> 00:11:10,940 — Por ili. — Por ili? 82 00:11:11,050 --> 00:11:13,970 Kial do oni faris vin dio? 83 00:11:13,970 --> 00:11:17,950 Humileco al la dioj estas la plej bona via heroaĵo. 84 00:11:18,230 --> 00:11:20,730 Vi mensogas! 85 00:11:25,790 --> 00:11:29,920 Rigardu. Jen estas la plej bona mia heroaĵo. 86 00:11:40,820 --> 00:11:43,120 Ho, dioj... 87 00:11:47,840 --> 00:11:52,180 — Kion vi faras? — Estas malnoble turmenti la sendefendan! 88 00:11:52,660 --> 00:11:56,540 Tia estas volo de la dioj. 89 00:11:56,810 --> 00:11:58,790 Ĉu vi ne vidis la skribaĵon? 90 00:11:59,190 --> 00:12:01,290 "Eterne suferu, malobeinta la volon de la dioj!" 91 00:12:01,380 --> 00:12:03,180 Kion li faris? 92 00:12:03,460 --> 00:12:10,030 Li ŝtelis la sanktan fajron kaj transdonis ĝin al la homoj. 93 00:12:10,520 --> 00:12:13,340 Prometeo... 94 00:12:14,140 --> 00:12:20,720 — Kaj pro tio — tiaj suferadoj? — La dioj scias, kion ili faras. 95 00:12:20,990 --> 00:12:26,090 Foriru, ne malhelpu. La laboro, kiel vi vidas, ne estas facila. 96 00:12:29,050 --> 00:12:32,070 Haltu, frenezulo! 97 00:13:07,390 --> 00:13:13,030 Vi forŝtelis la sanktan fajron kaj transdonis ĝin al la homoj. 98 00:13:13,490 --> 00:13:16,800 Kie do estas ĝi, ĉi tiu fajro? 99 00:13:21,570 --> 00:13:25,290 Ĉi tie... Ĉe mi... 100 00:13:29,080 --> 00:13:31,230 Mi ne povas forgesi tion! 101 00:13:31,450 --> 00:13:37,140 Prometeon mem mi bekis. Prometeon mem! 102 00:13:40,130 --> 00:13:42,950 Mi rezulte montriĝis prava. 103 00:13:43,310 --> 00:13:49,860 Mi elpaŝis kontraŭ la dioj — kaj neniu puno. Kaj vi: "Humileco, humileco"... 104 00:13:50,060 --> 00:13:57,580 — La dioj ŝatas kuraĝulojn! — De kie vi scias, ke tio estis kontraŭ ilia volo? 105 00:13:58,030 --> 00:14:02,350 La tempo por puni Prometeon finiĝis, kaj oni sendis vin. 106 00:14:02,500 --> 00:14:04,780 Tio ne povas esti! 107 00:14:05,180 --> 00:14:09,830 Vi ja scius pri tio... Vi batalis ĝis lasta momento. 108 00:14:10,000 --> 00:14:15,150 Mi povis ne scii. Mi estas malgranda persono. 109 00:14:16,260 --> 00:14:20,650 Malnobla, malnobla birdo! 110 00:14:21,500 --> 00:14:28,020 Ĉu vere la plej bona, kion mi faris, estas farita laŭ fremda ordono? 111 00:14:29,050 --> 00:14:30,780 Tio ne veras! 112 00:14:31,460 --> 00:14:35,310 La sankta fajro brulas ĝis nun. 113 00:14:35,390 --> 00:14:37,810 Metaforo... 114 00:14:50,010 --> 00:14:53,190 Diru al mi: kiu pravas? 115 00:15:01,040 --> 00:15:04,840 Estas tempo reveni. Jam matenas. 116 00:15:13,490 --> 00:15:19,040 Ĉiukaze sur Olimpo estas pli trankvile. 117 00:15:22,210 --> 00:15:24,040 Iru antaŭe. 118 00:15:27,250 --> 00:15:31,700 Pli rapide! Necesas ĝisiri antaŭ sunleviĝo. 119 00:15:34,300 --> 00:15:39,430 Ebligu al mi enspiri la teran odoron lastafoje. 120 00:15:42,340 --> 00:15:44,900 Ĉu sufiĉas? 121 00:15:46,430 --> 00:15:50,540 Brulas la sankta fajro! 122 00:15:51,360 --> 00:15:54,650 Mi laŭdas vin, granda Prometeo! 123 00:16:03,160 --> 00:16:06,690 Rigardu — ĝi ankoraŭ moviĝas. 124 00:16:07,320 --> 00:16:10,280 — Kiu? — Hidro! 125 00:16:16,420 --> 00:16:19,110 Do, mi forhakis ne ĉiun ĝiajn kapojn... 126 00:16:19,110 --> 00:16:23,570 — Kie? Mi nenion vidas. — Tie, malsupre! 127 00:16:23,690 --> 00:16:27,930 Kaj tie!... Ĉu vi vere ne rimarkas? 128 00:16:28,820 --> 00:16:32,480 Tio similas kuproplumajn birdojn... 129 00:16:32,820 --> 00:16:34,430 Stimfalaj birdoj! 130 00:16:39,520 --> 00:16:42,740 Ili ĵetas malsupren siajn mortigajn plumojn! 131 00:16:42,830 --> 00:16:44,780 Homoj pereas! 132 00:16:44,970 --> 00:16:49,050 Kaj tie?... Rigardu! 133 00:16:49,310 --> 00:16:52,650 Iu suferadas en ĉenoj... 134 00:16:53,250 --> 00:16:58,600 Oceano ne sufiĉos por forlavi ĉiun malpuraĵon de sur la tero. 135 00:16:58,840 --> 00:17:04,050 — Rigardu, rigardu! — Mi nenion vidas... 136 00:17:04,400 --> 00:17:10,970 Ĉu efektive por vi ne sufiĉas kompreni, kiel homo fariĝas dio? 137 00:17:11,250 --> 00:17:15,520 Kaj ĉu vi volas, ke mi montru, kiel dio fariĝas homo? 138 00:17:15,710 --> 00:17:19,339 Flugu sur Olimpon sola! 139 00:17:24,540 --> 00:17:28,010 — Kiel — sola? — Mi restas sur la tero! 140 00:17:28,359 --> 00:17:31,820 Mi esperas, ke tion la dioj ne antaŭvidis. 141 00:17:51,340 --> 00:17:57,150 Zeŭso, sinjoro, ĉu vi vidas?! Helpu! 142 00:18:10,230 --> 00:18:14,130 Frenezulo... Rigardu, kion vi perdas! 143 00:18:14,130 --> 00:18:19,130 Turnu la kapon — vi estas dio! Komprenu — vi estas dio! 144 00:18:20,400 --> 00:18:23,370 Vi estas dio! Vi estas dio! 145 00:18:23,720 --> 00:18:26,290 Mi estas homo. 146 00:18:27,470 --> 00:18:31,290 Mi iras al vi, homoj! 147 00:18:40,390 --> 00:18:44,190 FINO